Pri la Aŭtoro

Tim Westover
Tim Westover (n. 1982) estas usona esperantisto kaj programisto. Li esperantiĝis en 2000 kaj fariĝis estrarano de ELNA (nun Esperanto-USA) en 2002. En 2008 li elektiĝis kiel vicprezidanto de Esperanto-USA, ĉe kies retejo li regule afiŝas kaj partoprenas primovadajn kaj prikulturajn diskutojn.
Tim estis plurfoje premiita en la branĉo “Prozo” de la Belartaj Konkursoj de UEA. Tri premiitaj noveloj aperas en la kolekto Marvirinstrato: Spektaklo (2005, 3-a premio), Meduzet’ (2006, 2-a premio), kaj Ruĝvela Ŝipo (2007, 1-a premio). Aliaj liaj verkoj aperis i.a en Fonto, Beletra Almanako, kaj Literatura Foiro.
Tim plurfoje partoprenis la faman Nordamerikan Someran Esperantan Kursaron (NASK) - en 2000, 2001, 2002, 2003, 2005, kaj 2007. En 2005 kaj 2007 li estis helpinstruisto, kunordigante posttagmezajn kaj vesperajn programojn.
Tim estas profesia retprogramisto en la ŝtato Georgio, Usono. Lian anglalingvan blogon vi povas trovi ĉe http://www.timwestover.com.
Vi povas kontakti lin per la retadreso timwestover@yahoo.com, per GoogleTalk ĉe timwestover@gmail.com, aŭ en Facebook.

