Korektoj

En la pasinteco, oni povis kulpigi “preskoboldojn” pri erar(et)oj, kiuj fojfoje enŝteliĝas en librojn. Nuntempe, ĉiuj preskoboldoj translokiĝis al la Interreto, okupante sin pri blogoj, vikioj, komentoj, ktp. Do, pro tajperaroj, kiuj troviĝas en Marvirinstrato, mi ne povas kulpigi iujn preskobolojn, nur miajn mallertajn tajpofingrojn.

Ĉu vi malkovris tajperaron en la novelaro? Sendu mesaĝon al timwestover@yahoo.com, kaj mi afiŝos ĝin ĉi tie. La elektronikan libron mi korektos, sed la papera libro devos bedaŭrinde stari tia, kia ĝi estas.

p.4: “kontakti la aŭtoron” (2009-04-23: Dankon, István!)
p.21: “nomis ĝardenon(2009-05-31: Dankon, Valentin!)
p. 35: “li prenis la violkoloran(2009-08-23: Dankon, Manolo!)
p. 38: “peti rekompenson” (2009-08-23: Dankon, Manolo!)
p. 58: “La fiŝoŝnuro nodiĝis” (2009-08-23: Dankon, Manolo!)
p. 68: “sur la kuirejan plankon(2009-08-23: Dankon, Manolo!)
p. 86: “ŝi rekonsciis pri” (2009-05-31: Dankon, Hoss!)
p. 90 “kaptis insektojn(2009-08-23: Dankon, Jakobo!)
p. 98 “Katja skuis” (2009-08-23: Dankon, Jakobo!)
p. 99 “kontraŭ tablon(2009-08-23: Dankon, Jakobo!)
p. 125: “tro malfruaj” [aldonis spacon inter "tro" kaj "malfruaj"] (2009-08-23: Dankon, Manolo!)
p. 138 “labirinto estis neenirebla” (2009-08-23: Dankon, Jakobo!)
p. 150 “ŝmiritaj per per(2009-08-23: Dankon, Jakobo!)
p.152: “neniom enspezis krom rostita fiŝaĵo” (2009-05-26: Dankon, Manuel!)
p. 189 “demokratie elektita” (2009-08-23: Dankon, Jakobo!)