Pri la Novelaro

Urba bestoĝardeno plenas je feniksoj kaj marvirinoj. Stranga ruĝvela ŝipo revenas kun kargo de perditaĵoj. Kantanta arbo trompas la esperojn de spektantoj. Jen bildoj el la novelaro Marvirinstrato, kiu konsistas el 18 noveloj originale verkitaj en Esperanto.

La noveloj, kvankam plenaj de fantastaj bestoj kaj okazoj, rakontas pri emocioj kaj spertoj homaj – amo, maturiĝo, feliĉo, perdiĝo, bedaŭro, realigitaj kaj trompitaj revoj. Per bildoj el mondo iom nekutima la aŭtoro respegulas karakterojn de la ĉiutaga vivo.

Ankaŭ ne mankas humuro! Per vortludo, farso kaj ironio la noveloj evitas troan pezon kaj foje vekas rideton.

Tri noveloj ricevis premiojn en la branĉo “Prozo” de la Belartaj Konkursoj de UEA (3-a premio, 2005; 2-a premio, 2006; 1-a premio, 2007). Aliaj ricevis premiojn de LIRO- kaj MUZO-konkursoj, kaj kelkaj eldoniĝis, i.a. en Beletra Almanako, La Ondo de Esperanto, Fonto, kaj Literatura Foiro.

Legu specimenan novelon: “Orfiŝeto kaj la Glacia Monto”

Legu recenzojn el La Ondo de Esperanto, Usona Esperantisto, kaj aliaj fontoj.

Aĉetu aŭ elŝutu la novelaron

Aĉetu la novelaron ĉe Amazon aŭ via Esperanta libroservo, aŭ elŝutu senpagan elektronikan libron.

Dankoj

Mi havas grandan ŝuldon al multaj afablaj esperantistoj, kiuj provlegis, kuraĝigis, inspiris, kaj helpis dum monatoj, eĉ jaroj, por realigi tiun ĉi novelaron.

Viktoro AROLOVIĈ (Rusio)
Dorota BURCHARDT (Pollando)
Mariana EVLOGIEVA (Bulgario)
Hoss FIROOZNIA (Usono)
Heidi GOES (Belgio)
Paul GUBBINS (Britio)
Sten JOHANSSON (Svedio)
François LORRAIN (Kanado)
Lee MILLER (Usono)

Koran dankon al ĉiuj!


Permesilo

La novelaro estas havebla sub la permesilo Creative Commons Atribuo - Nekomerca - Neniuj derivaĵoj 3.0 Usono.

Vi rajtas:

  • dividi – kopii, distribui kaj transdoni la verkon

Laŭ jenaj kondiĉoj:

  • Atribuo. Vi devas atribui la verkon tiel kiel specifis la aŭtoro aŭ la permesil-posedanto (sed ne en maniero kiu implicas ke ili subtenas vin aŭ vian verkon).
  • Nekomerca. Vi ne rajtas uzi tiun ĉi verkon por komercaj celoj.
  • Neniuj derivaĵoj. Vi ne rajtas adapti aŭ ŝanĝi tiun ĉi verkon, nek krei ion, kio baziĝas sur ĝi.
  • Por iu ajn reuzo aŭ distribuo, vi devas klarigi al aliaj la permesilon de tiu ĉi verko.
  • Ajna el tiuj ĉi kondiĉoj povas esti nuligita se vi ekhavas permeson de la kopirajto-posedanto.
  • Nenio en tiu ĉi permesilo endanĝerigu aŭ limigu la moralajn rajtojn de la aŭtoro.

Fonto: http://creativecommons.org/licenses/by-nc-nd/3.0/us/deed.eo

Vi rajtas libere uzi kaj represi la novelojn el tiu ĉi novelaro en via klubo, kurso, podkasto, radioelsendo, bulteno aŭ periodaĵo laŭ la supraj kondiĉoj. Menciu la retadreson http://www.marvirinstrato.com, kie oni povas legi la tutan novelaron.

Por detaloj aŭ peti permeson por alia uzo de la verko, bonvolu kontakti la aŭtoron ĉe timwestover@yahoo.com