Subteno

Eldoni novan libron sub la permesilo Creative Commons, samtempe vendante la paperan version, estas relativa novaĵo en la monda libromerkato kaj aparte en la Esperanto-mondo. La sukceso de tiu eksperimento dependas de vi!

Ni petas vian subtenon per unu (aŭ pluraj) el la subaj manieroj:

1. Verku recenzon (ĉu favoran, ĉu malfavoran) pri la libro. Multaj periodaĵoj akceptas recenzojn, kaj oni povas fari recenzojn ĉe la libroservoj de UEA, Esperanto-USA kaj Amazon. Se eblas, aldonu ligilon al tiu ĉi retejo (http://www.marvirinstrato.com), kie interesitoj povas legi la tutan novelaron. Bonvolu sciigi nin pri via recenzo laŭ la retadreso timwestover@yahoo.com, kaj aŭ ni citos ĝin aŭ faros reciprokan ligilon al ĝi (se ĝi publikiĝas rete) ĉe la paĝo Recenzoj.

2. Sendu kopion de la elektronika libro al geamikoj aŭ konatoj.

3. Aĉetu ekzemplero(j)n de la papera libro por via klubo, via urba biblioteko, aŭ por viaj geamikoj, kiuj preferas paperajn librojn.

4. Uzu kaj represu la novelojn en via klubo, kurso, bulteno, aŭ periodaĵo, laŭ via bontrovo, laŭ la kondiĉoj de la permesilo Creative Commons. Se eblas, aldonu ankaŭ ligilon al tiu ĉi retejo (http://www.marvirinstrato.com). Se vi volas publikigi novelon en alia paperforma novelaro, bonvolu peti nin antaŭe.

5. Disvastigu tiun ĉi retejon (http://www.marvirinstrato.com) per Klaku, Digg, aŭ via propra blogo.

6. Sendu kuraĝigan mesaĝon al timwestover@yahoo.com. La plej granda rekompenco por aŭtoro estas scii, ke oni legas liajn aŭ ŝiajn verkojn.