Raporto pri Vendoj, Elŝutoj, kaj Reklamoj
Koran dankon al ĉiuj, kiuj vizitis tiun ĉi retejon, elŝutis aŭ aĉetis la librojn, kaj plusendis informon pri ĝi al siaj geamikoj. Per viaj laboroj la libro iom post iom disvastiĝas. Sube mi raportos iomete pri la progreso de la libro. Tiuj, kiuj interesiĝas pri la Esperanta libromerkato, eble trovos interesaj la ĝisnunajn rezultojn. La libro surmerkatiĝis en aprilo 2009, do la ĉi-subaj rezultoj reprezentas preskaŭ unu jaron.
Vendoj kaj Elŝutoj
Ĝis 2010-02-10:
Vendoj: 167 ekzempleroj (26 per Amazon.com; la ceteraj per Movadaj libroservoj)
Elŝutoj: 1,735 “ekzempleroj” (1,243 en la formato PDF, la ceteraj en formatoj RTF, HTML, kaj PRC)
La elektronika libro estas havebla aliloke en la reto (ekz. ĉe Ipernity, Scribd, ks), sed pri tiuj elŝutoj mi ne havas statistikojn. Mi imagas, ke tiuj retejoj nur malgrande kreskigas la statistikojn. Nesciate estas, kiom da homoj sendas kopion de la elektronika libro al konatulo. Same tiun ciferon, tamen, mi taksas plejverŝajne malgranda.
Reklamado
La disvastigon de la libro tre helpis anoncoj kaj reklamoj ĉe Lernu. Aperis tie anonco en la mezo de junio, kaj ĝuste tiam venis la plej granda kvanto de vizitantoj. En unu tago la libro estis elŝutita 93-foje. La anonco verŝajne estis akceptita nurpro tio, ke la libro estas havebla senpage, kaj tiu ankoraŭ estas novaĵo. Pli poste, dum la tuta monato de oktobro, mi pagis por bildreklamo ce Lernu. Pro tiu venis 4 - 10 elŝutoj tage.
La retlisto Eventoj en junio dissendis anoncon pri la libro — denove, pro la novtipa eldona laboro. La ideo ne estas tiom nova — PMEG de Bertilo Wennergren de multaj jaroj estis haveblaj en la reto senpage; Projekto Gutenberg kaj la eldonejo Inko disponis senpagajn librojn; ankaŭ La Ondo de Esperanto / Sezonoj eksperimentis; la retejo de Don Harlow estas granda fonto de senpaga Esperanta literaturo en la reto.
Reklamoj por mia libro aliloke ne estis tiom efikaj, aŭ almenaŭ ne tiom mezureblaj, kiel reklamoj ĉe Lernu. Reklamoj ĉe la retejo Facebook alportis multajn vizitantojn sed nur kelkajn elŝutantojn kaj aĉetantojn. Reklamoj sur la dorsa kovrilo de Beletra Almanako ne alportis mezureblan rezulton. Mi tamen feliĉas, ke mi povis iomete subteni tiun altvaloran periodaĵon.
Recenzoj
Recenzoj pri la libro aperis en La Ondo de Esperanto, La Brita Esperantisto, Usona Esperantisto, kaj La Espero. Baldaŭ aperos recenzoj en Esperanto (UEA) kaj Heroldo de Esperanto.
Ĉu page aŭ senpage?
Ĉu la libro estas pli sukcesa pro la decido oferti ĝin senpage? Plejverŝajne mi vendus kelkajn pliajn ekzemplerojn, se mi ne havebligus la libron senpage. Sed kelkaj aldonaj vendoj ne egalas al sukceso. Libro estas sukcesa se ĝi aliras legantojn, disvastigas ideojn, gojigas kaj pensigas kaj distras laŭeble. Tiajn celojn mi multe pli sukcese plenumis, disvastigante la libron elektronike kaj paperforme.
Kiel eldonisto, mi ne estas brile sukcesa. Ĝis nun la libro estas monperda (je kelkcent dolaroj). Kiel aŭtoro, tamen, mi estas tre kontenta. Mi ricevis kuraĝigajn mesaĝojn kaj bonajn recenzojn de homoj ĉirkaŭ la mondo, kiuj inspiras min daŭre verki. Koran dankon al ĉiuj, kiuj legis, korespondis, elŝutis, kaj plusendis!

