Pli ol mil elŝutoj de Marvirinstrato
Dank’ al la diskonigoj de multaj geamikoj, la novelaro atingis mejloŝtonan ciferon: pli ol mil elŝutoj ekde la aperigo en aprilo 2009. Plej populara estas la formato PDF (786 elŝutoj), kaj sekvas HTML, PRC, kaj RTF-formatoj.
La papera libro ankoraŭ ne estas tiom populara — mi ekspedis malpli ol cent ekzemplerojn en la sama periodo.
Mi elkore dankas al ĉiuj elŝutantoj kaj aĉetantoj, kiuj helpis al la novelaro alveni al tiu ĉi punkto. Unu el la solaj rekompencoj de tia ĉi krea laboro en Esperanto estas kontakto kun legantoj. Se vi legas la novelojn, uzas ilin en viaj instruaj aŭ klerigaj laboroj, aŭ iel ajn rilatas al la novelaro, mi volonte aŭdus de vi!
Se vi ankoraŭ ne elŝutis la libron, ĝi estas senpage havebla ĉi tie.

