Novaj formatoj - HTML + Kindle

Elkoran dankon al Hoss Firooznia, kiu uzis siajn talentojn krei du novajn formatojn por Marvirinstrato:

(1) PRC-formato. Tiu ĉi dosiero taŭgas por elektronikaj legiloj kiel Amazon Kindle, Sony eReader, eĉ iPhone kun Stanza - ĉiu ilo, kiu legas Mobi-formaton, povas uzi tiun ĉi PRC-dosieron.

(2) HTML-formato. Tiu ĉi fleksebla formato taŭgas por elektronikaj legiloj, surkomputila legado, kaj plua konvertado.

Ambaŭ novaj formatoj troviĝas apud PDF- kaj RTF-dosieroj ĉe la paĝo Elŝutu senpage.

Denove, elkoran dankon al Hoss pro lia laboro!

Komentoj malpermesataj.