Marvirinstrato

Recenzo en “La Gazeto”
Tiu ĉi recenzo, verkita de MAO Zifu, aperis aprile en “La Gazeto.”  Ni represas la recenzon sube kun afabla permeso de la verkinto.

Kiam mi ricevis kaj ekfoliumis tiun ĉi libron, min surprizis la deklaro ĉe la komenco ke la libro senpage elŝuteblas en interreto. Ni ĉiam esperas ke PIV kaj nacilingvaj-esperantaj vortaroj estos publikigitaj en elektronikaj versioj ĉar la elektronikaj estas pli oportunaj ol la paperaj ĉe konsultado, serĉado kaj studado. Kaj ni jam vidas ke multe da libroj pri programado de komputiko aperadas serie sinsekve en du versioj la papera kaj elektronika - kompreneble ne senpage elŝutebla se oni ne aĉetas la paperan. Neatendite la novelaro Marvirinstrato en Esperanto estas senkondiĉe elŝutebla. Revolucio? Sed tiel fari ne plie malprofigus la eldoniston? Ĉu necesus aperigi ĝin en papera versio, nun ke oni povas legi ĝin en komputilo? Diskuteblas tiaj aferoj. Iuj diras ke multaj preferas legi la paperan. Efektive mi mem ŝatas legi novelaron sur la papero ĉar legi longatempe en komputilo damaĝas la okulojn. Tamen, nun kiom da eldonistoj volus tiel prodige fari? Kiel ajn, senpage elŝutigi literaturaĵojn estas delikata afero.

Krome, kiam mi vizitis la ttt-ejon por elŝuti ĝin, mi trovis ke antaŭ ĉio oni povas legi la recenzon pri la libro. En la artikolo okultrafa estas la frazo: “La libro enhavas 18 novelojn,  plejparton el ili oni nomu fabeloj.” Kiel mezaĝulo mi tute ne volas legi fabelojn, kvankam la recenzisto emfazis: “Ili ne similas kutimajn fabelojn,  estas misteraj, eble mistikaj, strangaj…” Kiaj ajn, fabeloj estas ĉefe por infanoj. Sed, por plenumi tiun ĉi recenzan taskon, mi tralegis la libron. Kial mi verkas recenzon pri la sama libro, nun jam ke troviĝas la recenzo? Diablo scias.

Ne mensogis la recenzisto ĉar vere ĝi plejparte aspektas fabeleca - ekzemple birdoj, aparatoj ktp. havas spiriton kaj kapablas pensi kaj paroli. Nu, marvirino kiel tiu en la fabelo de Andersen havas rilatojn kun homoj, feinoj, fantomoj, meduzo homigita…vivas kune kun homoj… tiaj rakontoj sendube estas fabele karakterhavaj. Kompreneble, ĉi tie la fabeloj ne similas la tradiciajn. En iuj “mi” troviĝas en la procesoj de la okazintaĵoj. Do, se oni nomas ilin fabeloj, temas pri fabeleskoj modernaj, kvankam elimagaj tamen baziĝantaj sur la reala vivo. Jes, eskoj ĉar iuj pecoj estas forme fabelaj sed enhave ne havas signifojn edifi infanojn, nome, tiaj estas nur strangaĵoj. Ĉi tie ne necesas listi la detalajn titolojn. Ni lasu legontojn mem juĝi. Emfazinde ke nunaj verkistoj ne havas la devon eduki. Verkoj por distrado estas ĉiam indaj kaj bonvenaj.

Ĉu la libro taŭgus nur al infanoj? Dilema demando. En ĝi troveblas alispecaj artikoloj. Nu, satiraĵoj kelkaj pri vara deklamo, homa ago kaj la esperantaj movado kaj literaturkritiko. La satiro kun humuro de Tim Westover estis profunde impresa. Ni ne povas simple difini la libron fabelaro por infanoj, nek novelaro por plenkreskuloj. Prozaro do? Ŝajne pli trafe. Tamen, ĉe Belartaj Konkursoj de UEA, prozo estas novelo. Pli sekure, ni nur povas diri ke tiu ĉi libro estas nepoezia.

Aparte pri la esperanta literaturkritiko, tre pensiga estas la eseo Antaŭparolo al la Plena Verkaro de Yvette Swithmoor. Antaŭ ĉio mi konsentas liajn opiniojn, kaj plie mi volas diskuti priajn fenomenojn ĉi tie, kvankam tio eble deklinos min de la temo. Unue, kiel la aŭtoro aludis, recenzistoj, fakte plejparte nur recenzantoj kiel mi, ŝatas unuvoĉe laŭdi aŭtorojn kaj iliajn librojn. Trafe! Ankaŭ mi tion faris, faras kaj faros en verŝajne longa tempo. Laŭdojn amas ricevi eldonistoj kaj aŭtoroj. Jes, recenzantoj devas juste taksi la librojn respondecante al la legontoj - la publiko. Tamen, bedaŭrinde ke nun en esperantujo la publiko konsistas ĉefe el eldonistoj, verkistoj, nome, la nombro de produktantoj superas tiun de konsumantoj. Al ĉiuj eldonistoj ĉiam mankas ne manuskriptoj sed aĉetantoj. Tial, ni laŭdadas ilin efektive por kuraĝigi la publikon, la legantojn mem. Due, Tim rimarkigis ke recenzantoj kutimas nur delire diskuti pri supraĵoj. Ni konfesas ke nia tasko estas provlegi kaj prezenti librojn serĉante erarojn tajpan kaj gramatikan kaj celante konigi la enhavon por varbi pli da aĉetantoj - simpatie, kompate kaj senpage. Jes, ni timas ke la legontoj ne kapablas kompreni la mistajpitajn vortojn kaj la temon de la legaĵo. Ruboj estas recenzitaj kiel valoraĵoj ĉar en ilin eldonistoj ĵetis monon. Tiel fari estas peko de ni recenzantoj. Ni recenzantoj devas atentigi kaj analizi kiel kaj kial verkis la aŭtoro sed ne nur konigi kion li aŭ ŝi priverkis. Fakte, prisatirante nin Tim donis al ni bonan ekzemplon kiel analizi poemon en jenaj paragrafoj:

La poemo “Balado de Vaganta Esperantisto” (p. 1082) certe neestas simpla fabelo. En ĝi oni trovas la plej emocian prezenton de vojaĝado en la tuta Esperanto-literaturo. La poemo estas eĉ pli interesa pro la antaŭe menciita fakto, ke Yvette neniam ĉeestis Esperantan kongreson, konferencon, aŭ klubvesperon. Mi citu:

Rajdante en kupe’

Laŭlonge de landlim’

Kun pensoj tiel grizaj, kiel ĉiel’,

Mi sonĝas pri Ĵanin’ –

Ĉu ŝi sopiras min?

Mi ŝatus dormi laŭ la reloj ĝis la mar’.

Se morgaŭ en Pariz’

Malaperus la valiz’

Mi povus petveturi tuj al haven’.

Sed post ĉiu ruloklak’

Kaj ĉiu hortiktak’

Mi pluiros orienten de Eden’.

La poemo levas pli da demandoj, ol ĝi solvas. Kial la vojaĝanto daŭre vojaĝas, se estas tiom malagrable? La vojaĝanto estas kvazaŭ katenita al la vojaĝo – malapero de la valizo estus la nura eliro. Eble la hejmo ne estas pli bona – ankaŭ tie homoj ne komprenas. La vojaĝanto foriras por trovi la internacian amikecon kaj la belan paradizon promesitajn de esperantistaj fabelistoj. Evidente la vojaĝanto trovas, ke tio estas mensogo aŭ almenaŭ troigo. Se eĉ pontolingvo, kies plej ofte laŭdata celo estas interkompreniĝo, ne povas transponti homajn korojn, tiam Esperanto fariĝas por la vojaĝanto fonto de malespero. Valizo estas simbolo de tiuj trompitaj esperoj – fordoninte ĝin al aliaj, kiuj ankaŭ revas, la vojaĝanto estas libera iri hejmen aŭ eĉ plene malaperi. (p.205 -206)

Pardonon ke mi citis tro multe (danke al la elektronika versio mi rekte kopiis la parton ĉi tien nebezonante tajpi, alie mi ne volus citi tiom). Mi laŭdas tian recenzon. Tia recenzo mankas al esperantujo. Tio ne estas ironia diro.

Kaj mi iam faris en antaŭparolo al iu poemaro esperantigita de amiko. Mi teknike analizis du poemojn en la antaŭparolo kaj elmontris la signifojn, sed kiam la amiko ĝin nacilingvigis por la originalaj poetoj, ili diris ke mi tute ne taksis la poemaron kaj ili do rifuzis la antaŭparolon. Mia provo fiaskis. Danke al tio mi konsciis ke ne nur esperantistoj ŝatas vakajn kaj vantajn laŭdojn;pri la detala analizo de la metodo kaj la profunda esploro de la signifoj sed ne nur sencoj neesperantistoj ankaŭ ne interesiĝas. Sekve de tio, la satiro de Tim validas ankaŭ por neesperantistoj.

Resume, tiu ĉi libro estas malfacile traktebla. Mi ne scias por kiuj Tim verkis ĝin. Por infanoj, plenkreskuloj, por esperantistoj aŭ neesperantistoj? Verŝajne por ĉiuj.

En tiu ĉi libro ni, almenaŭ mi, legis ion eksterfabelan. Ne mankas rikolto.

MAO Zifu

Raporto pri Vendoj, Elŝutoj, kaj Reklamoj
Koran dankon al ĉiuj, kiuj vizitis tiun ĉi retejon, elŝutis aŭ aĉetis la librojn, kaj plusendis informon pri ĝi al siaj geamikoj.  Per viaj laboroj la libro iom post iom disvastiĝas.  Sube mi raportos iomete pri la progreso de la libro.  Tiuj, kiuj interesiĝas pri la Esperanta libromerkato, eble trovos interesaj la ĝisnunajn rezultojn.  La libro surmerkatiĝis en aprilo 2009, do la ĉi-subaj rezultoj reprezentas preskaŭ unu jaron.

Vendoj kaj Elŝutoj

Ĝis 2010-02-10:

Vendoj: 167 ekzempleroj (26 per Amazon.com; la ceteraj per Movadaj libroservoj)

Elŝutoj: 1,735 “ekzempleroj” (1,243 en la formato PDF, la ceteraj en formatoj RTF, HTML, kaj PRC)

La elektronika libro estas havebla aliloke en la reto (ekz. ĉe Ipernity, Scribd, ks), sed pri tiuj elŝutoj mi ne havas statistikojn.  Mi imagas, ke tiuj retejoj nur malgrande kreskigas la statistikojn.  Nesciate  estas, kiom da homoj sendas kopion de la elektronika libro al konatulo.  Same tiun ciferon, tamen, mi taksas plejverŝajne malgranda.

Reklamado

La disvastigon de la libro tre helpis anoncoj kaj reklamoj ĉe Lernu.  Aperis tie anonco en la mezo de junio, kaj ĝuste tiam venis la plej granda kvanto de vizitantoj.  En unu tago la libro estis elŝutita 93-foje.  La anonco verŝajne estis akceptita nurpro tio, ke la libro estas havebla senpage, kaj tiu ankoraŭ estas novaĵo. Pli poste, dum la tuta monato de oktobro, mi pagis por bildreklamo ce Lernu.  Pro tiu venis 4 - 10 elŝutoj tage.

La retlisto Eventoj en junio dissendis anoncon pri la libro — denove, pro la novtipa eldona laboro.  La ideo ne estas tiom nova — PMEG de Bertilo Wennergren de multaj jaroj estis haveblaj en la reto senpage; Projekto Gutenberg kaj la eldonejo Inko disponis senpagajn librojn; ankaŭ La Ondo de Esperanto / Sezonoj eksperimentis; la retejo de Don Harlow estas granda fonto de senpaga Esperanta literaturo en la reto.

Reklamoj por mia libro aliloke ne estis tiom efikaj, aŭ almenaŭ ne tiom mezureblaj, kiel reklamoj ĉe Lernu.  Reklamoj ĉe la retejo Facebook alportis multajn vizitantojn sed nur kelkajn elŝutantojn kaj aĉetantojn.  Reklamoj sur la dorsa kovrilo de Beletra Almanako ne alportis mezureblan rezulton.  Mi tamen feliĉas, ke mi povis iomete subteni tiun altvaloran periodaĵon.

Recenzoj

Recenzoj pri la libro aperis en La Ondo de Esperanto, La Brita Esperantisto, Usona Esperantisto, kaj La Espero.  Baldaŭ aperos recenzoj en Esperanto (UEA) kaj Heroldo de Esperanto.

Ĉu page aŭ senpage?

Ĉu la libro estas pli sukcesa pro la decido oferti ĝin senpage? Plejverŝajne mi vendus kelkajn pliajn ekzemplerojn, se mi ne havebligus la libron senpage.  Sed kelkaj aldonaj vendoj ne egalas al sukceso. Libro estas sukcesa se ĝi aliras legantojn, disvastigas ideojn, gojigas kaj pensigas kaj distras laŭeble.  Tiajn celojn mi multe pli sukcese plenumis, disvastigante la libron elektronike kaj paperforme.

Kiel eldonisto, mi ne estas brile sukcesa.  Ĝis nun la libro estas monperda (je kelkcent dolaroj). Kiel aŭtoro, tamen, mi estas tre kontenta. Mi ricevis kuraĝigajn mesaĝojn kaj bonajn recenzojn de homoj ĉirkaŭ la mondo, kiuj inspiras min daŭre verki.  Koran dankon al ĉiuj, kiuj legis, korespondis, elŝutis, kaj plusendis!

Recenzo en “La Brita Esperantisto”
Paul Gubbins verkis recenzon pri Marvirinstrato por la aŭtuna numero de La Brita Esperantisto. Koran dankon al d-ro Gubbins por permeso reaperigi la recenzon ĉi tie.

Pri Doppelviv’ kaj universoj paralelaj

Komence mi konfesu: apenaŭ eblas al mi objektive recenzi ĉi tiun novelaron. Mi konas la aŭtoron, alte estimas lin kiel amikon, klerulon kaj esperantiston, kaj iomete konsilis dum la preparado de la libro (ja mia nomo aperas fine de la libro inter dankatoj). Tamen (kaj mi pardonas al recenzemaj legantoj de La Brita Esperantisto) liberiĝi de mia ekzemplero de Marvirinstrato, por ke alia recenzu, senigus min de unu el la plej originalaj, plej freŝaj Esperanto-prozaĵoj, kiujn mi lastatempe legis.

Do en la 18 noveloj, longaj inter du ĝis 40 paĝoj, la aŭtoro gvidas nin tra sia hela, bunta imago, prezentante i.a. meduzeton, kiu sukcesas ĉe homa lernejo, kantantan arbon, malsanan toastilon, pigon, kiu marĉandas kun knabino, bestoĝardenon kun fenikso kaj marvirineto, lunulinon, kaj zamenhofe tri ruĝajn knabinojn.

Ja fantazio – sed fantazio firme radikiĝinta en reala, rekonebla mondo. Kiel la germana aŭtoro E.T.A.Hoffmann, al kiu – ekzemple – ordinara pordofrapilo povas fariĝi vizaĝo de malbela sorĉistino, Westover, posteulo de pli fruaj romantikistoj, diras al siaj legantoj: Aŭskultu. Paralelas al nia nuna, ĉiutaga, foje mizera, foje rutina ekzisto, aliaj universoj, en kiuj ŝajne senvivaj objektoj tamen vivas, en kiuj la specioj, ŝajne neinterkomunikivaj, tamen komunikiĝas, tamen komprenas unu la alian. Nur aŭskultu. Ankaŭ vi aŭdos la sonojn de aliaj sferoj.

La noveloj do situas kruciĝe inter jen ordinara, videbla kaj jen fantazia, feina mondoj. La leganto lernas facile, flue transiri de unu mondo al la alia: ja la du mondoj kunmiksiĝas, kiel la ingrediencoj – notinde Faraona Faruno, kiu reaperas en la novelaro – en la mirinda kuko de la sabla maro, kuko de l’ ploranta ter’ (en samtitola novelo).

Maro, maristoj, ŝipoj; birdoj; infanoj kaj gepatroj: jen konstantaj temoj en la novelaro. Novelaro, cetere, verkita en fidinda, eleganta Esperanto – kaj foje tiel image riĉa kiel la enhavo de la noveloj mem. Frapas nomoj: la pigo Pepoplum’ nombras inter sia konataro Bekoblek’, Nuksonuk’, Ombroov’, Knarokor’, Korvokul’, Nebulonaz’ kaj Saltosag’. Serpentoj en bestoĝardeno nomiĝas Vola kaj Vela; tamen mia plej ŝatata estas kompatinda s-ro Doppelviv’, kiu devas konstati, ke diversaj iloj en lia kuirejo enamiĝas.

Doppelviv’: do duobla vivo. En unu nomo kuŝas la kerno de tiu ĉi ĉarme amuza, elvokive riĉa novelaro – cetere la unua tia kolekto el la plumo de Tim Westover, kiu en 2007 gajnis la unuan premion en la prozo-branĉo de la Belartaj Konkursoj de UEA. Espereble tiu ĉi kolekto ne estos la lasta.

Do ne superece lasu la novelaron sur la bretaro, dirante, ke fantaziaĵoj, feinaĵoj, vin ne allogas. Ĉu vere vi scias, kion pensas la pigo, kiu staras sur via tegmento; ĉu vere vi scias, kio okazas nun en via kuirejo, kiam vi sidas en via salono, legante ĉi tiun recenzon? Ĉu vere?

Recenzo en La Espero
Recenzo de Sten Johansson pri Marvirinstrato aperis en la sveda revuo La Espero.  Nun ĝi estas legebla ĉe la retejo de Sten Johannson. (Cetere tre informoriĉa retejo, kie mi multfoje perdiĝis dum horoj!)

Recenzo en “Usona Esperantisto”
Brandon Sowers verkis recenzon pri Marvirinstrato por la nova numero de Usona Esperantisto, la bulteno de Esperanto-USA. Koran dankon al s-ro Sowers por permeso reaperigi la recenzon ĉi tie.

Ne ofte estas eldonataj libroj tiom altkvalitaj, kiom Marvirinstrato, en kiu ajn lingvo; mi tre feliĉas pro tio, ke Tim Westover verkis ĝin en Esperanto, donante al mi ne nur la plezuron legi ĝin sed ankaŭ la ĝuan sperton recenzi ĝin.

Trajto kiu tre plaĉas al mi estas tio, ke la libro ne havas la kutiman aspekton de novelaro, kies enhavoj estas tute hazardaj kaj neligitaj. Dum mi legis, mi sentis ke la rakontoj okazis en bela, vivanta mondo kreita de le aŭtora menso—aŭ pli precize, en du mondoj.

Marvirinstrato enhavas dek ok rakontojn, reklamojn, kaj fabelojn. La unuaj dek kvin ŝajnas al mi—studanto pri hispanlingva literaturo—similaj al la fama ĝenro “Magia Realismo”. Multaj okazas en stranga(j) urbo(j), kaj eksterordinaruloj ĉefrolas en preskaŭ ĉiuj. Fininte la dekkvinan novelon, mi sentis kvazaŭ mi ĵus legis aron de artefaritaĵoj kiu magie aŭ sciencfikcie venis el paralela mondo kie ekzistas mirakloj—kaj kie almenaŭ unu mondoparto parolas Esperanton. Kvankam la aŭtoro mencias nenion—vere, li eĉ ne mencias ĉu oni parolas Esperanton—li ludas kun la legantaro kaj lasas ke oni supozu. Mi ŝatus legi la opinojn de aliaj legantoj.

Ankaŭ la lastaj tri noveloj ŝajnas formi integran tuton; ili estas pli realismaj, ne temas pri magiaj eventoj nek urboj kie oni (ŝajne) parolas nian lingvon. La unua temas pri sperto de fremdulo, verŝajne Esperantisto, en la suda regiono de Usono. Same kiel la aŭtoro, mi loĝis en tiu regiono dum jaroj kvankam mi ne estas sudulo, kaj mi povas ĵuri, ke li bone kaptis kiom rava kaj neordinara ĝi vere estas.

La finaj noveloj pritraktas nian karan Esperanto-movadon, ne tre pie tamen des pli amuze. Unu temas pri la heredaĵo de riĉa sentaŭgulo kiu mortas tuj post fasciniĝi pri samideanino; la alia, pri disputoj kiuj leviĝas post malkovro de verkaro de nekonata Esperantisto.

Ĉi tiu imagoplena libro meritas lokon en la libraro de ĉiu legema usona esperantisto. Laŭ mia vidpunkto, ĝi estas bona ne nur kompare kun la klasikaĵoj de la Esperanto-literaturo; se ĝi estus verkita en nacia lingvo, multaj kritikistoj taksus ĝin vere elstara. Aĉetu ĝin nun kaj, post jaroj, vi povos montri al novbakitaj esperantistoj (kiuj sendube devos legi ĝin dum NASK) ke vi aĉetis dum ĝi estis ankoraŭ varma de la unua presado.

It isn’t often that a book of such high-quality as Marvirinstrato is produced in any language; I am very happy that Tim Westover wrote it in Esperanto, giving me not only the pleasure of reading it, but also the enjoyable experience of reviewing it.

One quality which I enjoyed was that the book did not seem like just another collection of short stories, with completely random and disconnected contents. While I was reading, I felt that the stories were taking place in a beautiful, vibrant world created by the mind of the author – or rather, in two worlds.

Marvirinstrato has eighteen stories, advertisements, and fables. The first fifteen seemed to me – a student of Spanish-language literature – similar to the famous genre of “Magical Realism”. Many occurred in a strange city (or cities), and extraordinary characters were central in almost all of them. The author does not mention anything explicitly, however when I finished the fifteenth piece, I felt as though I had just read a collection of artifacts that by means of magic or science-fiction had stepped past the bounds between universes, and arrived in the home of the author after coming from a parallel world where miracles occur, and at least one part of the planet speaks Esperanto. Although the author mentions nothing – not even whether the characters are in fact speaking Esperanto – he plays with the readers and leaves one guessing. I hope to read the opinions of other readers about this.

The last three stories also seem to form an integral part; they are more realistic, and don’t contain magic events nor cities where Esperanto is (seemingly) spoken. The first deals with the experience of a stranger, probably an Esperantist, in the southern US. Like the author, I lived in the South for years, though I am not a southerner, and I can confirm that he did a good job of capturing just how fascinating and out-of-the-ordinary it really is. The final stories deal with our dear Esperanto movement, not very piously, but for that more amuzing. One deals with the inheritance from a rich playboy who dies immediately after becoming fascinated by one of our female comrades; the other deals with the disputes arrising after the discovery of the works of an unknown Esperantist.

This imaginative book deserves a spot in the bookshelves of every literary American Esperantist. In my view, it not only compares well with the classics of Esperanto literature; if it had been written in a national language, many critics would rate it as really outstanding. Buy it now and, years later, you will be able to demonstrate to fresh-baked Esperanists who have to read it during NASK that you got it when it was still hot from the first printing.

Nova noveleto
Mi afiŝis novan noveleton (la duan en la serio “Kelkaj Vortoj de Nia Subtenanto”) ĉe la retejo de Esperanto-USA. Jen la ligilo:

Kelkaj Vortoj de Nia Subtenanto - Balzambufo

Pli ol mil elŝutoj de Marvirinstrato
Dank’ al la diskonigoj de multaj geamikoj, la novelaro atingis mejloŝtonan ciferon: pli ol mil elŝutoj ekde la aperigo en aprilo 2009. Plej populara estas la formato PDF (786 elŝutoj), kaj sekvas HTML, PRC, kaj RTF-formatoj.

La papera libro ankoraŭ ne estas tiom populara — mi ekspedis malpli ol cent ekzemplerojn en la sama periodo.

Mi elkore dankas al ĉiuj elŝutantoj kaj aĉetantoj, kiuj helpis al la novelaro alveni al tiu ĉi punkto. Unu el la solaj rekompencoj de tia ĉi krea laboro en Esperanto estas kontakto kun legantoj.  Se vi legas la novelojn, uzas ilin en viaj instruaj aŭ klerigaj laboroj, aŭ iel ajn rilatas al la novelaro, mi volonte aŭdus de vi!

Se vi ankoraŭ ne elŝutis la libron, ĝi estas senpage havebla ĉi tie.

Recenzo en “La Ondo de Esperanto”
Valentin Melnikov verkis recenzon pri Marvirinstrato por la nova numero de La Ondo de Esperanto.  La recenzo aperis en La Ondo de Esperanto, 2009:7, p.19.  Koran dankon al s-ro Melnikov kaj al La Ondo de Esperanto por permeso reaperigi la recenzon ĉi tie.

Laŭ Marvirinstrato al nekonataj landoj…

La novelaro Marvirinstrato de Tim Westover estas libro novtipa kaj forme (oni povas ne nur mendi-aĉeti ĝin kiel kutime, sed ankaŭ diversmaniere ekhavi elektronike el la retejo www.marvirinstrato.com – tie troveblas ĉio necesa), kaj enhave – ĝi tute ne similas aliajn librojn.

La libro enhavas 18 novelojn, plejparton el ili oni nomu fabeloj. Ili ne similas kutimajn fabelojn, estas misteraj, eble mistikaj, strangaj… kiaj ankoraŭ?

Ĉio okazas en iu fabela mondo ekster nia tempo kaj spaco. Personaj kaj lokaj nomoj koncernas neniun nacion/landon; el realaj nomoj estas menciataj nur monde konataj de jarcentoj.

Eble tiaj noveloj povis aperi nur en Esperanto – sed pri tio iom pli sube.

Ĉiu fabelo ja ion instruas. Certe – la vivon. Ke amo instigas homon al malraciaj agoj, kiuj povas eĉ pereigi lin. Ke oni povu vidi admirindajn miraklojn eĉ en kutimaj aferoj. Se iom konkrete, do:

Marvirinstrato – ĉio ŝajnas pli-malpli klara kaj natura (almenaŭ, ene de fabela naturo), sed unu lasta frazo ŝanĝas ĉion, revenigante enigmon.

Ruĝvela Ŝipo – oni memoru, ke en realo ĉio perdita aŭ detruita pro senpensa hasta ago neniam reaperos.

Spektaklo – estas observo de homkonduto en specifaj situacioj. Nu jes, bele karikaturita kaj abstraktigita por ofendi neniun konkretan.

Parodibirdo mokas “profesorojn, mediprotektantojn kaj kristanojn” kaj krome – naivecon de ordinaraj homoj.

Labirintoj – ke ne eblas plenumi samtempe ĉiujn rekomendojn (tiuteme ekzistas bona ruslingva fablo “Elefanto-pentristo”), sed ankaŭ ĉi tie la fino alportas tute alian moralon.

Fiŝhepatoleo memorigas plurajn konatajn fabelojn, sed denove: la fino estas ne simila al tiu de tradiciaj fabeloj. Oni povas eĉ dubi, ĉu la bono venkis aŭ ne.

Akvoturo, Akvokruĉo – ke “pura” arto sen praktika uzo ne havas sencon, ke vivo povas plene ŝanĝiĝi pro iu komence bagatela kaŭzo.

Pigopago; Enanimigo; Meduzet’ – oni mem pripensu, kion celas esprimi tiuj fabeloj. Nu certe, birdoj, kuiriloj kaj meduzeto alegorias homojn, sed ne ĉio tiom simplas…

La Kuko de la Sabla Maro… – ŝajnas komplete absurda, sed eble iu trovos la maskitan filozofion ankaŭ ĉi tie. Kaj sendube, ankaŭ en la supremenciitaj fabeloj vi probable trovos ion tute alian, ne tion kion trovis mi…

Krom la fabeloj enestas noveloj de alia ĝenro. Jen akre satira parodio pri reklamo (Kelkaj Vortoj de Nia Subtenanto). Cetere, la reklamata en ĝi “Faraona faruno” figuras ankaŭ en kelkaj aliaj noveloj de la libro.

Mi jam menciis, ke tiu libro povus aperi nur en Esperanto – do jen ricevu:

Estimata Vi! – dekomence estas groteska satiro pri Esperanto-movado, pri ties ŝablonoj, mitoj kaj blufoj, sed ankaŭ ĉi tie, samkiel en aliaj noveloj, la lasta alineo plene ŝanĝas la tuton. Mi ne senigos vin je la surpriza plezuro…

Kaj la plej akra satiraĵo pri Esperanto-mondo estas la lasta ero – Antaŭparolo al la Plena Verkaro de Yvette Swithmoor. Per kelkaj trafaj frazoj la aŭtoro senkompate montras “preskaŭ panoramon de la nuna Esperanto-literaturo”. La verko estas samtempe parodio pri recenzoj kaj antaŭparoloj, abundaj en E-literaturo, kun troaj laŭdoj kaj fantaziado de literaturologoj, kiuj en verkoj nepre trovas ion, pri kio la aŭtoro mem eĉ ne suspektis. Eĉ kelkaj konkretaj aŭtoroj estas aluditaj per mencio de iliaj ŝatataj temoj kaj ĝenroj (aŭ eble mi mem jam fantazias kiel la literaturologoj?).

La plej longa novelo-fabelo, Tri Ruĝaj Knabinoj, teme neniel koncernas Esperanton, tamen havas epigrafon el Zamenhof, Aŭtoro de Esperanto de Marjorie Boulton, kaj en la teksto mem estas disŝutitaj jenaj frazoj: “Forton pli freŝan mi akiris”, “Mi paŝon post paŝo atingis (la kuirejon)”, “… belegaj floroj, kiujn vi akiris rekte kaj kuraĝe, ne timigite [...] kaj konservis dum la densa malvarmo [...] kie vi pacience kaj obstine eltenis” (p.42), “Jam temp’ está” (p.47), “Pluvas kaj pluvas!” (p.48), “la decida hor’” (tiel, kun apostrofo, p.52). Aliloke: “Eĉ post longa laborado venis nenia venko” (p.108). Ial rememoriĝas la “falsloraj rakontoj” de David Jordan…

Eraroj preskaŭ ne estas, mi rimarkis nur “betona kvadrato kiun oni nomis ĝardenon” (p.21) kaj “Frederiko [...] kaptis insektoj por uzi en eksperimentoj” (p.90); ankoraŭ en kelkaj lokoj frazo sonas iom strange, sed mi ne insistus, ke temas pri eraro – eble nur nekutima stilo. Tre plaĉis al mi sukplenaj freŝaj esprimoj kiel “Jen mi trafas en saŭcon” (p.38), “mi sentis dekojn da etaj nigraj okuloj bekpiki min” (p.121). “Sorĉistoj delonge forestis en la tuta lando, depost kiam la kristana registaro enkondukis severan imposton pri la necesaj ingrediencoj por sorĉtrinkaĵoj.” (p.154)

Certe, la libro instruas bonkorecon kaj aliajn pozitivajn trajtojn, sed iom alimaniere, ol tradiciaj popol-fabeloj. Ĝi nepre estas leginda. Dum legado vi ĝuos la intrigojn, subitajn ŝanĝojn kaj bonegan lingvaĵon, poste vi eble longe pensados pri diversaj aspektoj de nia vivo…

Valentin Melnikov

La Ondo de Esperanto, 2009:7, p.19

Nova blogo pri noveloj el Marvirinstrato
Salvador Chacon Ramírez aperigas resumojn kaj reagojn al kelkaj noveloj el Marvirinstrato ĉe http://pastoro.wordpress.com/category/libroj/.  Bonvolu viziti lian retejon!

Novaj formatoj - HTML + Kindle
Elkoran dankon al Hoss Firooznia, kiu uzis siajn talentojn krei du novajn formatojn por Marvirinstrato:

(1) PRC-formato.  Tiu ĉi dosiero taŭgas por elektronikaj legiloj kiel Amazon Kindle, Sony eReader, eĉ iPhone kun Stanza - ĉiu ilo, kiu legas Mobi-formaton, povas uzi tiun ĉi PRC-dosieron.

(2) HTML-formato.  Tiu ĉi fleksebla formato taŭgas por elektronikaj legiloj, surkomputila legado, kaj plua konvertado.

Ambaŭ novaj formatoj troviĝas apud PDF- kaj RTF-dosieroj ĉe la paĝo Elŝutu senpage.

Denove, elkoran dankon al Hoss pro lia laboro!