Recenzo en “La Gazeto”
Afiŝita en Recenzoj on Aŭgusto 10th, 2010 by Tim Westover – Faru la unuan komentonTiu ĉi recenzo, verkita de MAO Zifu, aperis aprile en “La Gazeto.” Ni represas la recenzon sube kun afabla permeso de la verkinto.
—
Kiam mi ricevis kaj ekfoliumis tiun ĉi libron, min surprizis la deklaro ĉe la komenco ke la libro senpage elŝuteblas en interreto. Ni ĉiam esperas ke PIV kaj nacilingvaj-esperantaj vortaroj estos publikigitaj en elektronikaj versioj ĉar la elektronikaj estas pli oportunaj ol la paperaj ĉe konsultado, serĉado kaj studado. Kaj ni jam vidas ke multe da libroj pri programado de komputiko aperadas serie sinsekve en du versioj la papera kaj elektronika - kompreneble ne senpage elŝutebla se oni ne aĉetas la paperan. Neatendite la novelaro Marvirinstrato en Esperanto estas senkondiĉe elŝutebla. Revolucio? Sed tiel fari ne plie malprofigus la eldoniston? Ĉu necesus aperigi ĝin en papera versio, nun ke oni povas legi ĝin en komputilo? Diskuteblas tiaj aferoj. Iuj diras ke multaj preferas legi la paperan. Efektive mi mem ŝatas legi novelaron sur la papero ĉar legi longatempe en komputilo damaĝas la okulojn. Tamen, nun kiom da eldonistoj volus tiel prodige fari? Kiel ajn, senpage elŝutigi literaturaĵojn estas delikata afero.
Krome, kiam mi vizitis la ttt-ejon por elŝuti ĝin, mi trovis ke antaŭ ĉio oni povas legi la recenzon pri la libro. En la artikolo okultrafa estas la frazo: “La libro enhavas 18 novelojn, plejparton el ili oni nomu fabeloj.” Kiel mezaĝulo mi tute ne volas legi fabelojn, kvankam la recenzisto emfazis: “Ili ne similas kutimajn fabelojn, estas misteraj, eble mistikaj, strangaj…” Kiaj ajn, fabeloj estas ĉefe por infanoj. Sed, por plenumi tiun ĉi recenzan taskon, mi tralegis la libron. Kial mi verkas recenzon pri la sama libro, nun jam ke troviĝas la recenzo? Diablo scias.
Ne mensogis la recenzisto ĉar vere ĝi plejparte aspektas fabeleca - ekzemple birdoj, aparatoj ktp. havas spiriton kaj kapablas pensi kaj paroli. Nu, marvirino kiel tiu en la fabelo de Andersen havas rilatojn kun homoj, feinoj, fantomoj, meduzo homigita…vivas kune kun homoj… tiaj rakontoj sendube estas fabele karakterhavaj. Kompreneble, ĉi tie la fabeloj ne similas la tradiciajn. En iuj “mi” troviĝas en la procesoj de la okazintaĵoj. Do, se oni nomas ilin fabeloj, temas pri fabeleskoj modernaj, kvankam elimagaj tamen baziĝantaj sur la reala vivo. Jes, eskoj ĉar iuj pecoj estas forme fabelaj sed enhave ne havas signifojn edifi infanojn, nome, tiaj estas nur strangaĵoj. Ĉi tie ne necesas listi la detalajn titolojn. Ni lasu legontojn mem juĝi. Emfazinde ke nunaj verkistoj ne havas la devon eduki. Verkoj por distrado estas ĉiam indaj kaj bonvenaj.
Ĉu la libro taŭgus nur al infanoj? Dilema demando. En ĝi troveblas alispecaj artikoloj. Nu, satiraĵoj kelkaj pri vara deklamo, homa ago kaj la esperantaj movado kaj literaturkritiko. La satiro kun humuro de Tim Westover estis profunde impresa. Ni ne povas simple difini la libron fabelaro por infanoj, nek novelaro por plenkreskuloj. Prozaro do? Ŝajne pli trafe. Tamen, ĉe Belartaj Konkursoj de UEA, prozo estas novelo. Pli sekure, ni nur povas diri ke tiu ĉi libro estas nepoezia.
Aparte pri la esperanta literaturkritiko, tre pensiga estas la eseo Antaŭparolo al la Plena Verkaro de Yvette Swithmoor. Antaŭ ĉio mi konsentas liajn opiniojn, kaj plie mi volas diskuti priajn fenomenojn ĉi tie, kvankam tio eble deklinos min de la temo. Unue, kiel la aŭtoro aludis, recenzistoj, fakte plejparte nur recenzantoj kiel mi, ŝatas unuvoĉe laŭdi aŭtorojn kaj iliajn librojn. Trafe! Ankaŭ mi tion faris, faras kaj faros en verŝajne longa tempo. Laŭdojn amas ricevi eldonistoj kaj aŭtoroj. Jes, recenzantoj devas juste taksi la librojn respondecante al la legontoj - la publiko. Tamen, bedaŭrinde ke nun en esperantujo la publiko konsistas ĉefe el eldonistoj, verkistoj, nome, la nombro de produktantoj superas tiun de konsumantoj. Al ĉiuj eldonistoj ĉiam mankas ne manuskriptoj sed aĉetantoj. Tial, ni laŭdadas ilin efektive por kuraĝigi la publikon, la legantojn mem. Due, Tim rimarkigis ke recenzantoj kutimas nur delire diskuti pri supraĵoj. Ni konfesas ke nia tasko estas provlegi kaj prezenti librojn serĉante erarojn tajpan kaj gramatikan kaj celante konigi la enhavon por varbi pli da aĉetantoj - simpatie, kompate kaj senpage. Jes, ni timas ke la legontoj ne kapablas kompreni la mistajpitajn vortojn kaj la temon de la legaĵo. Ruboj estas recenzitaj kiel valoraĵoj ĉar en ilin eldonistoj ĵetis monon. Tiel fari estas peko de ni recenzantoj. Ni recenzantoj devas atentigi kaj analizi kiel kaj kial verkis la aŭtoro sed ne nur konigi kion li aŭ ŝi priverkis. Fakte, prisatirante nin Tim donis al ni bonan ekzemplon kiel analizi poemon en jenaj paragrafoj:
La poemo “Balado de Vaganta Esperantisto” (p. 1082) certe neestas simpla fabelo. En ĝi oni trovas la plej emocian prezenton de vojaĝado en la tuta Esperanto-literaturo. La poemo estas eĉ pli interesa pro la antaŭe menciita fakto, ke Yvette neniam ĉeestis Esperantan kongreson, konferencon, aŭ klubvesperon. Mi citu:
Rajdante en kupe’
Laŭlonge de landlim’
Kun pensoj tiel grizaj, kiel ĉiel’,
Mi sonĝas pri Ĵanin’ –
Ĉu ŝi sopiras min?
Mi ŝatus dormi laŭ la reloj ĝis la mar’.
Se morgaŭ en Pariz’
Malaperus la valiz’
Mi povus petveturi tuj al haven’.
Sed post ĉiu ruloklak’
Kaj ĉiu hortiktak’
Mi pluiros orienten de Eden’.
La poemo levas pli da demandoj, ol ĝi solvas. Kial la vojaĝanto daŭre vojaĝas, se estas tiom malagrable? La vojaĝanto estas kvazaŭ katenita al la vojaĝo – malapero de la valizo estus la nura eliro. Eble la hejmo ne estas pli bona – ankaŭ tie homoj ne komprenas. La vojaĝanto foriras por trovi la internacian amikecon kaj la belan paradizon promesitajn de esperantistaj fabelistoj. Evidente la vojaĝanto trovas, ke tio estas mensogo aŭ almenaŭ troigo. Se eĉ pontolingvo, kies plej ofte laŭdata celo estas interkompreniĝo, ne povas transponti homajn korojn, tiam Esperanto fariĝas por la vojaĝanto fonto de malespero. Valizo estas simbolo de tiuj trompitaj esperoj – fordoninte ĝin al aliaj, kiuj ankaŭ revas, la vojaĝanto estas libera iri hejmen aŭ eĉ plene malaperi. (p.205 -206)
Pardonon ke mi citis tro multe (danke al la elektronika versio mi rekte kopiis la parton ĉi tien nebezonante tajpi, alie mi ne volus citi tiom). Mi laŭdas tian recenzon. Tia recenzo mankas al esperantujo. Tio ne estas ironia diro.
Kaj mi iam faris en antaŭparolo al iu poemaro esperantigita de amiko. Mi teknike analizis du poemojn en la antaŭparolo kaj elmontris la signifojn, sed kiam la amiko ĝin nacilingvigis por la originalaj poetoj, ili diris ke mi tute ne taksis la poemaron kaj ili do rifuzis la antaŭparolon. Mia provo fiaskis. Danke al tio mi konsciis ke ne nur esperantistoj ŝatas vakajn kaj vantajn laŭdojn;pri la detala analizo de la metodo kaj la profunda esploro de la signifoj sed ne nur sencoj neesperantistoj ankaŭ ne interesiĝas. Sekve de tio, la satiro de Tim validas ankaŭ por neesperantistoj.
Resume, tiu ĉi libro estas malfacile traktebla. Mi ne scias por kiuj Tim verkis ĝin. Por infanoj, plenkreskuloj, por esperantistoj aŭ neesperantistoj? Verŝajne por ĉiuj.
En tiu ĉi libro ni, almenaŭ mi, legis ion eksterfabelan. Ne mankas rikolto.
MAO Zifu

