Anoncoj pri aperigo

Marvirinstrato nun aĉetebla ĉe Esperanto-USA

Afiŝita en Anoncoj pri aperigo on Junio 2nd, 2009 by Tim Westover – Faru la unuan komenton

Marvirinstrato estas nun aĉetebla per la retbutiko / libroservo de Esperanto-USA.

Marvirinstrato ĉe la libroservo de Esperanto-USA

La libro kostas malpli ĉe Esperanto-USA ($13), ol ĉe Amazon ($15). Krome, oni subtenas la usonan Esperanto-movadon.

Marvirinstrato nun ĉe UEA

Afiŝita en Anoncoj pri aperigo on Majo 8th, 2009 by Tim Westover – Faru la unuan komenton

Hodiaŭ la novelaro ekaperis en la katalogo de UEA. Koran dankon al Ionel en la Libroservo de UEA pro lia rapida enretigio de la titolo.

Papera libro nun aĉetebla ĉe Amazon.com!

Afiŝita en Anoncoj pri aperigo on Aprilo 27th, 2009 by Tim Westover – Faru la unuan komenton

Marvirinstrato estas nun mendebla ĉe Amazon.com. Vi povas mendi ĝin de Amazon klakante sur la ligilon Aĉetu supre.

Ĉi-momente la libron ne eblas mendi per aliaj Amazonoj krom Amazon.com. La libro aperas en la retejo de Amazon.co.uk, sed oni ankoraŭ ne povas ĝin mendi. Ĉe Amazon.de la libro ne estas trovebla.

Enirigi la novelaron en Esperantajn libroservojn estas pli malrapida afero. Mi sendos ekzemplerojn al FEL kaj UEA, por ke ili povu recenzi kaj (espereble) listigi la libron en siajn katalogojn. La libro aperos en la katalogo de Esperanto-USA post la landa kongreso - oni povos aĉeti la libron surloke en Sankta-Luiso.

Koran dankon pro via subteno!

Papera libro baldaŭ preta

Afiŝita en Anoncoj pri aperigo on Aprilo 20th, 2009 by Tim Westover – Faru la unuan komenton

Hodiaŭ mi ricevis provekzempleron de la papera libro el la presejo. La aspekto de la libro estas kontentiga kaj mi donis finan aprobon. Tio signifas, ke la libro estos mendebla ĉe Amazon kaj aliaj librovendejoj ene de du semajnoj. Enirigi la libron en Esperantajn libroservojn estas iom pli malfacila. Mi devos sendi ekzemplerojn transmare antaŭ ol oni mendos ekzemplerojn kaj aldonos al siaj katalogoj. Kiam la libro estos definitive aĉetebla ĉe Amazon, mi ĝisdatigos la paĝon “Aĉetu”. Poste, kiam ĝi estos havebla ĉe Esperantaj libroservoj, mi ankaŭ tion anoncos ĉi tie!

Marvirinstrato en papera formo

Marvirinstrato en papera formo

PDF kaj RTF versioj nun haveblaj

Afiŝita en Anoncoj pri aperigo on Aprilo 10th, 2009 by Tim Westover – 2 Komentoj

Bonvenon al la retejo por Marvirinstrato! Baldaŭ la papera libro estos aĉetebla ĉe Amazon kaj aliloke. Intertempe, vi povas elŝuti la tutan novelaron kiel PDF- aŭ RTF-dokumenton.

Elŝutu la novelaron

La novelaro estas havebla sub la permesilo Creative Commons. Tio signifas, ke vi rajtas libere (kaj senpage) elŝuti la elektronikan libron, sendi ĝin al geamikoj, represi la novelojn en via periodaĵo, uzi la novelojn en via kurso aŭ podkasto - preskaŭ ĉio. Nur estas malpermesataj represi la novelojn en alia paperformata novelaro.

Mi esperas, ke per senpaga elektronika eldono mi vekos pli da entuziasmo pri mia libro, allogos pli da legantoj, kaj (eble) vendos pli da paperaj libroj al tiuj, kiuj volas paperan libron.

Legu kiel vi povas subteni la aŭtoron kaj la senpagan eldonon de tiu ĉi libro.

Se plaĉas al vi tiu ĉi projekto, mi petas vin plusendi la retadreson al viaj Esperantaj geamikoj! Revenu de tempo al tempo - mi anoncos la aperigon de la papera libro kaj afiŝos recenzojn, opiniojn, komentojn, ktp.