Jen rakonto, kiun mi intencis meti en Marvirinstraton, sed lastminute elprenis por la antologio Vizaĝoj. Mi esperas, ke vi ĝuos ĝin — ĝi estas mia plej ŝatata el la Marvirinstrataĵoj.
—
De tempo al tempo, en solecaj aŭ dezertaj lokoj, oni renkontas rulkreskaĵojn. La avidaj kaj manĝemaj ventoj arigas diversajn materialojn – foliojn, branĉetojn, sekajn arbustojn, foje paperpecojn kaj homajn rubaĵojn – kaj interplektas ilin kaprice, por krei pilkojn. Kaj la pilkojn la vento ekpuŝas. Dum la ruliĝado ili daŭre kreskas.
Fojfoje la rulkreskaĵoj ekparolas kun mi dum ili ruliĝas preter mia domo.
“Saluton, masonisto!” ili diras. Mi ne scias, kial. Mi estas bienisto. Mi bredas ŝafojn, flegas grenojn kaj vendas lanon kaj viandon. Almenaŭ antaŭ la granda sekeco.
“Kial vi salutas min kiel masoniston?”
“Ĉiu homo estas masonisto. Ili konstruas murojn! Ni ne havas murojn. Ni nur ruliĝas.”
Miaj edzino kaj filino malamas la rulkreskaĵojn. “Naŭzaj, malbonodoraj, malpuraj estaĵoj”, plendas mia edzino. “Stultaj kaj timigaj stranguloj”, diras mia filino. Mia filo tamen amas ludi “Rulkreskaĵon” kun siaj amikoj. Ili premas la genuojn al la brusto kaj ruliĝas kapo-post-piedojn de sur la monteto malantaŭ la muelejo. Tiu monteto estas la unusola ĉe ni. Ĝi estas artefarita el postrestaĵoj. En nia plata loko mankas deklivoj. Se ne blovus la vento, la rulkreskaĵoj ne moviĝus.
Rulkreskaĵoj iam venis amase antaŭ ŝtormoj. Sur la horizonto mi vidis nigrajn nubojn, kaj kiel heroldoj preterruliĝis kriĉantaj rulkreskaĵoj. “Pluvas, pluvas!” ili diris per timoplenaj voĉoj: akvo faras el rulkreskaĵo kotoflakon. Ili ridis kaj interkoliziis kiel bilardgloboj. Ŝajnis al miaj oreloj kaj okuloj, ke ili ludis malgraŭ sia timo. Tamen mi ne povis longe rigardi ilin, ĉar la ŝtormaj ventegoj forpelis ilin, timigis la ŝafojn, skuis la grenojn kaj maltrankviligis la edzinon.
Estas tamen ridinde paroli pri ŝtormoj, ĉar miaj gefiloj jam forgesis, kio estas pluvo. Dum jaroj ne pluvis, ne pluvas, ne pluvos. Tero fariĝas sablo, kaj arbustoj fariĝas ostoj. Akvon por la kreskaĵoj ni ĉerpas el la lageto, poste el la puto, poste el la foraj fontoj, de kie oni prenas akvon nur per ŝvito.
Ni suferas, sed la rulkreskaĵoj ŝajnas esti kontentaj.
La ventoj blovas seke el la nordo, kiu etendiĝas al vastaj dezertoj. Kaj de tie ankaŭ venas multaj rulkreskaĵoj, celantaj la foran marbordon. La rulkreskaĵoj klaĉas pri la vetero. “La suno laciĝos morgaŭ kaj permesos la sudajn ventojn reveni. La ventoj ne ĉiam blovas unudirekten. Morgaŭ estos alie. Miaj ostoj prognozas pluvon!” La nuraj ostoj en rulkreskaĵo estas fragmentoj de la rataj.
“Kion vi faros, kiam vi atingos la marbordon?” mi diras.
“Ni atendos ŝanĝon en la vento! Ĝis revido!” Sed plej verŝajne la rulkreskaĵoj falas de sur klifo kaj dissolviĝas en la maron. Aŭ ĉu la maraj ventoj repuŝas ilin de la bordo? Ĉu la rulkreskaĵoj ekloĝas en havenaj urboj, sklavoj de du kontraŭaj ventoj? Tio ne plaĉus al ili. Rulkreskaĵo devas ruliĝi.
Dum la unuaj monatoj de la sekeco oni ne multe atentis la klaĉojn de la rulkreskaĵoj. Sed la vetero intertempe ne ŝanĝiĝas. La konstantaj ventoj de la nordo daŭre alportas rulkreskaĵojn, kiuj diradas la samajn klaĉojn: “Suno laciĝos morgaŭ, ne ĉiam blovas, miaj ostoj!”
Mi petas ilin silenti. Ĉu ili ne tediĝas de la samaj ŝercoj?
“Por ni ili estas novaj”, diras la rulkreskaĵoj. Jam generacioj de rulkreskaĵoj malaperas en la maron, kaj mi ne povas kulpigi la novajn pro iliaj nescioj. Nur por miaj oreloj la ŝercoj estas konataj. Nur por miaj okuloj la rulkreskaĵoj estas samaj.
“Kial vi alparolas tiujn aĉaĵojn?” diras mia edzino, kiu ŝvitas super forno por mia vespermanĝo.
“Ĉar vi ĉiam laboras”, mi diras. Sed evidente tio ne estas la ĝusta respondo, ĉar la vespermanĝo estas nigra kaj seka, kiel niaj kampoj. Mi sidas malantaŭ la pajlejo, kie la ventoj pli malforte blovas, kaj dividas miajn zorgojn kun la rulkreskaĵoj.
“Kial vi ne ruliĝas?” ili demandas.
“Mi ne povas esti blovata, kiel vi.”
“Ĉio estas blovata, eĉ grandaj arboj. La grandaj arboj multe ŝanceliĝas en la vento. Sed ili nenien iras. Ili detruiĝas en ŝtormoj. Ili mortas pro siaj radikoj. Vi estas kiel granda arbo. Vi havas radikojn.”
“De kie vi, vizitantoj el la dezerto, scias pri grandaj arboj?”
“Ni ne naskiĝis kiel rulkreskaĵoj, nek kiel folioj, branĉetoj, mortaj arbustoj, aŭ paperpecoj. Denaske ni scias pri grandaj arboj.” Jam ili malaperas pro nova blovo, sed la vento estas malfreŝa, akra, kaj kotoplena.
La vento dum jaroj faras nekredeblan laboron. Ĝi portas dezerton je cent mejloj kaj metas ĝin sur mian bienon. Miaj ŝafoj ŝvitas, kaj miaj grenoj velkas. Eĉ pli terure, mia filo lernas ludi la buŝharmonikon.
“Ĝi estas bona instrumento por trajnvojaĝo”, li diras. Li foriras al la sudo per sabata vagonaro.
Post tiam, mi multe pensas pri ŝanĝo, pri radikoj, pri foriro. La rulkreskaĵoj memorigas, ke la vento ne ĉiam blovas unudirekten. Ĉu tio ne signifas, ke mi havu esperon por venonta ŝanĝo? Kiam la vento ŝanĝiĝos, mia bieno ekfloros, kaj nia magra ekzisto fariĝos superplena. Sed foriri signifas forlasi.
Mia edzino donas al mi sitelon plenan je pajleroj kaj stoploj por ĵeti sur la monteton malantaŭ la muelejo. Iam mia filo ludis ĉi tie. Sed li estis pelita al la sudo per la sekaj ventoj. Mi dissemas la enhavon de la sitelo en la venton, kirla mano ekkaptas ĉion, premas kaj tordas, kaj – jen! Eta rulkreskaĵo ekridetas.
“Saluton, masonisto!” ĝi pepas.
“Saluton, iama arbo!” mi respondas. “Ĉu vi volas vidi mian bienon?”
“Volonte, masonisto!”
La ventoj ne konvenas por ĉiĉeronado, do mi prenas la rulkreskaĵon en la manojn kaj leĝere portas ĝin de loko al loko.
“Jen la ŝafejo”, mi diras. La ŝafoj suspiras. Kelkaj lekas malplenan akvujon per nigraj langoj. Mankas ŝafidoj, sed unu el la pli junaj snufas ĉe mia flanko. Ĝi malfermas la buŝon kvazaŭ por engluti la rulkreskaĵon, sed mi batas la ŝafon sur la kapon, kaj ĝi retiriĝas.
Ni iras al la muelejo, kies ŝtonajn radojn la senĉesaj ventoj senĉese rulas. Se mi havus grenon aŭ maizon, mi povus vendi amason da faruno. Sed anstataŭe mi faras nur sablerojn el la ŝtonaj radoj. Eĉ pri tio la rulkreskaĵo impresiĝas. “Longan tempon vi bezonos por fari plaĝon! Milmil vojaĝojn al la maro! Milmil vivoj de rulkreskaĵo.” Ni vizitas la monteton malantaŭ la muelejo, kie mia filo iam emis mem ruliĝi. “Bele! bele!” diras la rulkreskaĵo. “Ĉu iam ankaŭ vi ludis?”
Mi portas ĝin al la puto, kiu estas nur granda seka truo. Per ŝnuro kaj sitelo mi ĉerpas kelkajn gutojn el la nigra profundo. La rulkreskaĵo restas silenta dum mi trinkas.
Finfine mi demandas ĝin: “Kien vi volas iri?” Mi scias, ke la demando estas stulta, ĉar rulkreskaĵo ne elektas, kien iri. La vento elektas.
“Nenien, masonisto!” ĝi diras.
“Ĉu vi nenien volas iri?”
“Mi tute ne volas iri. Mi volas resti kun vi, masonisto.”
“Kial?”
“Ĉar rulkreskaĵoj ĉiam ruliĝas, sed ankaŭ rulkreskaĵoj ĉiam ŝanĝiĝas. Neniam sama loko, neniam sama vivo. Se oni ĉiam ruliĝas ade, oni fakte restas en la sama loko.” La rulkreskaĵo parolas tre saĝe, kvankam antaŭ dek kvin minutoj ĝi estis nur pajleroj kaj stoploj. “Kaj vi, masonisto?” ĝi demandas.
“Mi volas resti ĉi tie, ĉar mi kredas, ke sekeco ne daŭros ĉiam. Iam ni havos pluvon, kaj tiam mia bieno denove ekfloros.
“Vi obstine kredas je la ŝanĝo. Amuze! Kaj via familio?”
“La filo jam foriris per trajno. Miaj edzino kaj filino ankaŭ estas pretaj foriri.” Subite ne plaĉas al mi tia parolado kun kreskaĵo. Tial mi demandas: “Ĉu vi scipovas ludi buŝharmonikon?”
“Rulkreskaĵo estas frato de buŝharmoniko kaj bekfluto. Ni ĉiuj estas sklavoj de la vento!” Ĝi tremas pro seka blovo el la nordo, kaj mi aŭdas melodian susuron.
“Ĉu ĉiuj rulkreskaĵoj havas tiajn talentojn?”
“Tute ne. Estas surprizo eĉ por mi.”
Mi portas la rulkreskaĵon en la domon, por ke miaj edzino kaj filino povu ĝui la muzikon. Sed la edzino grimacas, kaj la filino ekploras.
“Kial vi enportas tiun ĉi aĉaĵon?” ŝi diras. “Mi ĵus purigis la plankon kaj forbalais la koton el la domo. Dio scias, ke ne mankas al ni koto.”
“Paĉjo, mi volas pianon!” diras la filino.
“Sed ĉu vi ne aŭdas la muzikon?” mi diras.
“Mi aŭdas trajnfajfadon”, diras la edzino.
“Mi aŭdas kantojn de marvirinoj”, diras la filino.
Kaj ankaŭ ili foriras al la sudo per sabata vagonaro. La ŝafoj anhelas. La grenoj eksplodas, kvazaŭ rostitaj en forno. Miaj kampoj etendiĝas senlime, senĉese, senfrukte.
“Rulkreskaĵo, kion fari?” mi demandas la etulon, kiu restas kun mi. Ĝi evidente dormas, sed ĝiaj fratoj vigle kuras tra miaj kampoj, laŭ siaj vojoj.
“Saluton, masonisto!” ili diradas. “Vento venas, ostoj tremas!” ili diradas. Kaj kvankam iliaj vortoj ne plu estas ĝenaj, ne plu estas esperigaj, mi feliĉas aŭdi ilin, ĉar voĉoj mankas al mi.
“Saluton, rulkreskaĵoj! Ĉu vi volas resti por vespermanĝo kun mi kaj mia amiketo, via samsortano?”
“Mankas tempo! Ni devas kuri. Krome, kion scias masonisto pri kuirarto?” ili diradas.
Pro tio, ke miaj nuraj gastoj ne volas resti, mi devas elpensi nerifuzeblan inviton. Ĉar ili nomadas min “masonisto”, la rimedo estas aparte taŭga. Mi elprenas ŝtonojn el miaj kampoj kaj arigas ilin en longa linio je la suda rando de mia bieno. La ŝafbredejo ne plu havas utilon, do mi malkonstruas ĝin kaj aldonas la lignajn tabulojn kaj ŝindojn al la ŝtonoj. Mi elprenas la litojn, lampojn kaj bretojn el mia dormo – ĉion, krom la manĝotablo kaj seĝoj – kaj la muro estas preta.
“Kion vi faras, masonisto?” demandas mia eta amiko.
“Mi invitas malĝentilajn gastojn”, mi diras. “Ili baldaŭ alvenos. Ĉu vi volas helpi min pretigi la vespermanĝon?”
“Volonte!” Ni ŝvitas super forno por nia vespermanĝo. Por la rulkreskaĵoj, koto en bovloj. Por mi, supo.
Kaj kiam mi eliras por bonvenigi la gastojn, mi vidas, ke mia invito estas tre sukcesa. Multe pli sukcesa, ol mi atendis. Centoj da rulkreskaĵoj premas sin kontraŭ la muro kaj kriĉadas tiom laŭte, ke mi ne povas kompreni. Unu mi kaptas per forkego. “Kial vi nun amase akceptas mian inviton? Ĉu vi kredas, ke estas spaco ĉe la tablo por ĉiuj? Kio okazas?”
“Ventego, ŝtormego!” tiu diras.
“Pluvas, pluvas!” reeĥas la aliaj per timoplenaj voĉoj.
Mi vidas la nigrajn nubojn sur la horizonto, kiuj similas al frua nokto. La vento kreas novajn rulkreskaĵojn el la ruboj de mia bieno. La tondro hurlas kaj promesas. Kaj mi sentas tremeton en la grundo – estas la semoj, kiuj pretas por fekundiĝo.
“Masonisto, savu nin!” kriadas la rulkreskaĵoj. Jam komencas fali la unuaj gutoj; la norda ĉielo estas uragano, tempesto, maro.
Mi iras al la muro kaj surgrimpas ĝin. Mi ne estas lerta masonisto, kaj mia muro estas malfortika. Per unu botofrapo, mi povas detrui grandan parton kaj fari pordon por la rulkreskaĵoj. Sed rulkreskaĵoj ne ĉiam povas ruliĝi, sed almenaŭ nur unu devas pluiri. Mi ĵetas mian amikon, la rulkreskaĵeton, trans la muron, kie kaptas lin la fortaj antaŭŝtormaj ventoj por la longa vojaĝo al la maro.
Akvo gutas de miaj brovoj, kaj la grundo resaltas kaj siblas pro soifego. Koto diskuras sub miaj botoj; la muro komencas degeli. La kriĉado de la rulkreskaĵoj silentiĝas kiam frapas ilin la malvarma pluvo. Akvo faras el rulkreskaĵo riĉan, fekundan kotoflakon, plenan je semoj kaj trezoroj. Ekestas nova kampo, freŝe semita kaj plugita, kaj radikoj strebas al novaj hejmoj.
Unu post alia la klaĉoj kaj krioj de la rulkreskaĵoj transformiĝas al kvieta promeso de pluvo. Finfine, tra la plaŭdado, mi aŭdas nur unu voĉon:
“Ĝis revido, bienisto!” krias mia amiko, la rulkreskaĵeto, ruliĝante suden, suden.